La jaro 2022

✍️ Skribite je la 2023-03-22 per 590 vortoj. Parto de life Austria Esperanto reflection

Enkonduko

Mi revizitas la lastan jaron.

Esperanto

Esperanto estis grava temo. En januaro mi jam skribis kun homoj per Amikumu. Sed skribi tekston estas pli facila ol parolado por mia kiel komencanto. Mia argumento estas ke vi ne havas templimon por skribi en la babilejo sed parolado okazas tuj. En parolado vi devas respondi pli rapide. Finfine en la komenco de la jaro, mi renkontis tri homojn en Graz kiuj parolas Esperanton. Dum la jaro mi ankaŭ vizitis la kunvenon de la Stiria Esperanto klubo. En septembro alia homo aliĝis al la komunumo.

Grazer Linuxtage

Mi subtenis la klubon Grazer Linuxtage ekde la jaro 2008. Estis longa tempo. La ĉefa celo de la klubo estas unu evento en la unua duono de ĉiujaro pri malfermata programado (Grazer Linuxtage, GLT). La klubo formis en la jaro 2014. Ekde oktobro 2020 mi gvidis la klubon, sed en la jaro 2022 mi finis mian postenon. Dum la plimuto de la jaro mi provis solvi problemojn de la infrastrukturo kaj organizo de GLT. Tio ofte estis densa laboro flanke mia paganta posteno.

Laboro

Mi estis doktora studento ĉe la universitato en la jaroj 2019 ĝis 2021. Mi studis la sekurecon de post-kvantumaj algoritmoj. La situacio fariĝis aĉa en la jaro 2021 ĉar mi pli kaj pli devis studi aparataj temoj kontraŭ programaj temoj kaj perdis tempon. Mia problemo estis ke mi tro malrapide eldonis verkojn pri tiuj temoj pro la manko de sperto. En novembro mi demisiis.

Do la nova jaro komenciĝis sen posteno. Mi helpis miajn studentojn fini siajn disertaĵojn kaj fokusis en cifereca kompostado. Mi ĉiam planis verki programon por cifereca kompostado sed nun mi havis tempon. Originale mi volis komenciĝis post mia doktora studentaĵo. La situacio ŝanĝiĝis kaj nun mi verkis la programon ekde la komenco de la jaro. En julio mi havis prototipon kiu verkis PDF kaj EPUB dosieroj de teksta dokumento. Sed la bezonoj en tiu temo estas malfacila kaj mi plibonigas la prototipon nun antaŭe la eldono de la programo.

Mi taksas ke mi laboris pli ol 800 horoj por la projekto typho, ĉar mi verkis proksime 40 horoj per semajno (ekde januaro ĝis majo) kaj 8 horoj per semajno (ekde junio ĝis decembro) minus la malsanigitempo.

En februaro mi ankaŭ malsanigis. Nun mi komprenas la fonto de la problemo estis sportaj agoj.

En junio mi aliĝis al la kompanio KNAPP kiel programisto. Kelkfoje tio estas malfacila laboro por mi sed la kondiĉo estas akceptebla.

La japana lingvo

Por lerni la japanan mi denove komencis vidi la animeo “Detektivo Konan” kaj mi studas la ĉinajn simboloj (Kanji). Mi ankoraŭ ne komprenis la vasta plimulto de la parolantaj vortoj. Sed mi vidis multe de episodoj (#300 – #800). 500 episodoj egalas proksime da 110 horoj dum la jaro ĉar mi vidas la videojn per la unua kaj duona tempo. Mi ankaŭ studis proksime da 120 Kanji per la aplikaĵo KanjiStudy.

Konkludo

La tempo sen posteno estis laborema (pro la projekto typho kaj la studentoj) kaj la komenco de la projekto estis tre interesa. Mi esperas ke mi povas verki tre sukcesan programon en la venontaj jaroj.