Libro: “Lingvistikaj aspektoj de Esperanto” de John Wells

✍️ Skribite je la 2024-08-04 per 1684 vortoj.
Parto de Esperanto reflection

Enkonduko

Mi aĉetis libron “Lingvistikaj aspektoj de Esperanto” de John Wells per la libroverso ĉe Universala Kongreso de Esperanto (2023, Turin, Italio). Estas malnova libro skribita en la jaro 1978. John Wells estas britia akademio kiu verkis en la kampo de fonetiko. Por ekzemplo li proponis la fonetika skribsistemo X-SAMPA antaŭ la enkonduko de IFA al Unikodo. Ankaŭ li aldonis lingvistikajn analison de Esperanto al publiko.

Mi prelegis pri la libra enhavo en januaro en la kadro de klubvesperoj. Sed mi ne havis tempon por konkludi en blog afiŝo kaj diskuti aspektoj kun mia koramikino. Nun mi volas reciti menciindaj aspektoj laŭ mi.

Frontbildo de la libro “Lingvistikaj aspektoj de esperanto”

Fonetiko

En la unua sekcio, unu aspekto estas la kutimoj de denaskparolantoj de aliaj lingvoj. Li mencias unu aspekton de franclingvanoj:

Franclingvanoj, kiuj sekvas la saman kutimon ankaŭ en Esperanto, prononcas regiono kvazaŭ regjono, jaguaro kvazaŭ jagŭaro. Tre eble ili ne distingas inter koloniano (el kolonio) kaj Kolonjano (el Kolonjo).

(Mi miras pri la akuzativon ĉi tie. Ĉu la verbo “prononcas” ne bezonas akuzativon?)

Alia aspekto estas la nocio de “bona prononcado”. La verkisto klarigas kriteriojn:

Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj de Esperanto? […]

  • La unua kriterio, kiun mi povas rimarkigi, estas la praktika. Bona prononco estas tiu, kiu ebligas interkompronen inter esperantistoj de malsama etna lingvo. […]

  • La dua kriterio, aŭ elbe pli ĝuste kriteriaro, estas lingvistika. Bona prononco estas tiu, kiu spegulas la fonologian karakteron de Esperanto. […]

  • La tria kriterio, estas geografia. Bona prononco estas tiu, kiu estas geografie neŭtrala. […]

  • La kvara kriterio estas sociologia. La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. […]

Se mi komencis studi Esperanton, interesaj asertoj estis la reguleco de afiskoj por gramatikaj elementoj (-o/-a/-i). Alia aserto estis la interrespondeco:

Menciinde, ke la ortografio de Esperanto estas plene regula: principe ekzistas interrespondeco unu-al-unu inter la fonemoj kaj la literoj de la alfabeto.

La verkisto konkludas vokalojn kaj konsonantojn de Esperanto per diagramo:

Fonemoj de Esperanto

La verkisto konkludas ĉiun seckion. Mi volas mencii ke la plimulto de la profesia laboro de John Wells koncernis fonetikon. Li konkludis pri Esperanto:

La bazaj faktoj de Esperanta fonetiko estas facile direblaj. La lingvo havas 28 fonemojn, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 23 estas konsonantoj. […] Cetere gravas noti, ke la vortakcento falas senescepte sur la antaŭlasta silabo.

Morfologio

Morfologio studas la konstruon de vortoj. Aglutineco estas la plej interesa aspekto de morfologio de Esperanto:

Oni klar rimarkas, ke Esperanto estas multe pli aglutina, ol la ofte citataj ekzemploj de aglutina tipo, nome la lingvoj bantuaj (inter kiuj svahila) kaj turkoidaj (kaj inter ili la jakuta estas efektive iom pli aglutina ol la otomana - la Turkuja turka lingvo - pro la multaj arabaj kaj aliaj pruntaĵoj en ĉi tiu).

Do lia punkto estas ke Esperanto estas pli aglutina ol aliaj lingvoj. Certe la pluraj afiksoj helpas krei novajn vortojn. La afiksoj estas aplikantaj pli regule ol en aliaj lingvoj.

Resume, do, ni povas karakterizi jene la morfologion de Esperanto. Ĝi estas lingvo:

  1. ekstreme aglutina;

  2. milde sinteza;

  3. sen pluralomorfeco, kaj

  4. kun nur unu paradigmo de deklinacio, nur unu paradigmo de konjugacio.

Ni notu, do, ke Esperanto ekspulatas sian aglutinecon por leksikaj celoj pli ol por sintaksaj. Ĝi uzas afiksojn por faciligi la kreon de vortoj; sed uzas finaĵojn nur por kelkaj celoj ĉe la kreo de frazoj. Ĝi ne uzas ilin, ekzemple, por montri en la verbo la subjekton, nek por ŝanĝi aserton al demando. La aglutineco de la morfologio estas unu el la vera geniaj ideoj de Ludoviko Zamenhof, tiom pli genia ĉar en lia epoko la lingvistoj malestimis aglutinecon. Sed nenion li puŝis ĝis ekstremeco, eĉ ne aglutinecon.

Sintakso

La sintakso koncernas la konstruon de frazoj. Unu grava eco de lingvoj estas la (relativa) loko de subjekto, verbo, kaj objekto. Esperanto uzas akuzativon por distingi inter subjekto kaj objekto. La kutima vortordo estas subjekto-verbo-objekto (SVO). La angla vikipedio (Word order) listas la datumojn tra lingvoj:

=== |vortordo |nombro de lingvoj |elcento |nombro de familioj |elcento de familioj

|SOV |2275 |43.3% |239 |56.6%

|SVO |2117 |40.3% |55 |13.0%

|VSO |503 |9.5% |27 |6.3%

|VOS |174 |3.3% |15 |3.5%

|OVS |40 |0.7% |3 |0.7%

|OSV |19 |0.3% |1 |0.2%

|fleksibla |124 |2.3% |26 |6.1% ===

Per SVO, Esperanto uzas la preskaŭ plej uzata sistemo. La verkisto konkludas:

La sintakso de Esperanto estas, en siaj grandaj trajtoj, ja internacia laŭ karaktero. La Internacia Lingvo viciĝas en la sintaksa tipo plej populara inter la lingvoj de la mondo, estante verb-dua, prepozicia, kaj dekstrobranĉa. Al tiu sama tipo apartenas ne nur multaj eŭropaj aŭ eŭropdevenaj lingvoj (inter kiuj la vaste parolataj angla, rusa, hispana, germana, kaj franca lingvoj), sed ankaŭ lingvoj tiel geografie disaj kaj genealogie diversaj kiel la svahila, la zulua kaj la ceteraj bantuaj lingvoj de Afriko, la malaja-indonezia kaj la vjetnama en Sudorienta Azio, kaj la majaa en Centra Ameriko. Samtempe Esperanto, pro la relativa libera ordo, estas sintakse tre fleksebla.

Leksiko kaj semantiko

Leksiko kaj semantiko koncernas la elekton kaj signifon de vortoj. Je la paĝo 62, la verkisto mencias interesajn alternativajn vortojn:

oficiala vorto alternativa vorto rimarko

trajno

vagonaro

gazono

razeno

herbotapiŝo

apuso

cipselo

speco de birdo

plaĝo

strando

sabla akvobordo

jaĥto

jakto

speco de ŝip(et)o

meringo

meringelo

sukera ova kuko

Kia surprizo! Kial la vorto estas trajno kaj ne estas vagonaro? Trajno nur estas aro de vagonoj, ĉu ne? Atendu! Eble trajno estas lokomotivo kun aro de vagonoj? Ĉu trajno rajtas havi pli ol unu lokomotivon?

Finfine ni devas konkludi ke la realo ne estas facila. Ni devas konsenti pri konceptoj trovebla en realo kaj akcepti ke ili estas kulturdependaj (se ni volas havi facile lernebla lingvo). Do la elekto de vortoj dependas de via plej uzata lingvo kaj Esperanto uzas eŭropajn konceptojn. Sed Esperanto ofte ofertas plurajn alternativojn por faciligi lernadon. Pli lingvistike, oni distingas inter skemismaj kaj naturalismaj leksikoj. Pri leksiko, Esperanto estas praktika kaj havas skemismaj kaj naturaj aspektoj:

Ni tamen vidis, ke la leksika bazo de Esperanto estis kreita, post lerta elektado kaj oportunigo, el fontoj hindeŭropaj. La afiksosistemo ebligas al la lernanto ekspluati eĉ limigitan nombron da leksikaj eroj (radikoj) por krei grandan vortprovizon. Dum la leksika stoko evoluis, la skemisma principo, kiu volis ĝismaksimume uzi tiun avantaĝon, devis trovi ekvilibron fronte al la premoj de la rivala naturalisma principo.

La gramatiko de Esperanto liveras simplajn rimedojn por formi demandojn kaj ordonojn. Kategoriigo laŭ nombro estas deviga ĉe la substantivo, kaj kategoriigo laŭ tenso ĉe la indikativa verbo; kvankam tiuj devigaj kategoriigoj troviĝas en multaj lingvoj, inklusive de la ĉefaj eŭropaj, ili mankas en, ekzemple, la ĉina.

La kolorvortoj de Esperanto estas altgrade internaciaj laŭ signifo, estante tipaj por lingvo de teknologie evoluinta socio. Inter la parencec-vortoj Esperanto ignoras diversajn faktorojn gravajn en iuj eŭropaj kaj neeŭropaj kulturoj. Sed la Esperanto-parolantaro kapablas (se ĝi tion deziras) ekzemple multdi la semantikon malpli seksima.

La riproĉo, ke Esperanto estas en tro alta grado lingvo esence eŭropa, havas pli da valido en la kampo de leksiko kaj semantiko ol ĉe fonetiko kaj morfologio. Tamen malfacile estus trovi alian, pli justan solvon. Proksimume duono de la tutmonda loĝantaro parolas iun aŭ alian lingvon de la hindeŭropa familio, tiel ke tiubaza leksiko kaj semantiko estas la sola praktika ebleco por lingvo pretendanta la rolon de komuna lingvo internacia. Almenaŭ Esperanto evitas la rigidecon kaj la paroĥajn limigojn de la etnaj lingvoj, kiuj estas la solaj aliaj seriozaj kandidatoj por tiu rolo.

Konkludo

Mi ŝatas lerni pri Esperanto laŭ lingvistiko, do mi aĉetis la libron. Certe la libro helpis min kompreni konceptojn.

Unu granda demando en mia socia cirklo estas “ĉu esperanto estas eŭropa lingvo?”. Mi lernis ke Esperanto estas leksike eŭropa en multaj aspektoj sed fonetike mi ne vidas multe la subtenataj argumentoj.

Post kiam mi diskutis paĝojn de la libro kun lingvisto, mi akceptis ke tiu libro estas malnova libro. Multaj aspektoj (ĉefe leksike kaj morfologie) havas pli modernajn akademiajn vidpunktojn.