Raporto: esperantistoj en praha

✍️ Skribite je la 2024-09-18 per 815 vortoj.
Parto de Esperanto reflection

Enkonduko

Mi verkis artikolon pri nia tempo en Praha (eo. Prago) dum semajnfino por la gazeto Voko. Mi ankaŭ publikigas la artikolon ĉi tie.

Artikolo

Frue matene je la 6-a de septembro, ni prenis la trajnon el Graz al Prago. Nia celo estis vizito de ĉeĥa klubo E-mental' post ĝia vizito en Graz marte. La trajno bezonis proksime sep horojn por la vojaĝo kaj ni dormis, manĝis, legis, kaj babilis dum la vojaĝo. Mi ĝojis babili kun usonanaj pensiuloj en la apuda sido kiuj vizitis eŭropajn urbojn por du semajnoj. Ili demandis, “kial bestoj (por viandproduktado) estas neniam videblaj apud la trajnfervojo?” Mi ne havis respondon pri ĉi tiu diferenco inter Eŭropo kaj Oregon en Usono.

Hazarde ni komunikis la malĝustan alvenan tempon al Ementaluloj kaj sole iris al la urbcentro. Ni ŝanĝis monon, tagmanĝis kaj trinkis malvarman ĉeĥan bieron. Sate ni returnis al ĉefstacidomo kaj renkontis la Ementalulojn. Ili tre ĉarme kantis “Bonvenon” per pluraj registroj kaj ofertis vinon. Ili gvidis nin al la klubejo ĉe la granda strato Revoluční. Post vespermanĝo, klubano Josef prelegis pri historio de judaj setlejoj en Prago. Mi ĉeestis unuafoje en Prago kaj lernis multe pri la centraj partoj de la ĉeĥa ĉefurbo. Poste la klubestrino Vlasta parolis pri la 25-jara evoluo de la klubo. Oni devus mencii ke alia klubo en Prago ekzistadas ekde la jaro 1902. La estro Tomáš ankaŭ partoprenis kaj klarigis ke lia klubo havas alian fokuson. E-mental' certe havas diversajn amuzajn elementojn, p.e. la klubestrino ricevis la titolon “diktatorino”. Pere de prelegoj, mi lernis pri la klubstrukturoj. Klubano Martin ludis per du flutoj irlandajn kaj ĉeĥajn kantojn. Finfine ni babilis ĝis la malfrua nokto kaj klubanoj gastigis la kvin grazajn esperantistojn aparte.

Je la 7-a, ni promenis tra la urbo. Denove la ĉeĥa klubo estis ĉarmega kaj ofertis kafon kaj kukon. Unue ni vidis antikvan urban pordon ‘prašná brána’. Bedaŭrinde oni kovris la pordon nun pro restaŭrado. Poste ni vidis la ĉefan placon je matena tempo malplene de homoj. Hazarde granda grupo de profesiistoj filmis ekstere de restoracio kaj ni observis la okazaĵon. Ni transiris la faman ponton de Karlo kaj vidis diversajn monumentojn ambaŭflanke sur la ponto. Sendube la urbo kaj la rivero ‘Vltava’ estas belega matene. Dufoje la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, precize je la jaroj 1921 kaj 1996. Pro la dua okazo, Prago konstruis ŝtonan monumenton en la parko apud la urba kongresejo. Ni fotis nian grupon kaj studis la apudajn monumentojn. Nia sekvinta loko estis la fama historia fortreso ‘Vyšehrad’ konstruita je la 10-a jarcento. Antaŭ la monumento de ‘Ctirad kaj Šárka’, ni aŭskultis la bohemian mitologian legendon pri la fraŭlina milito (‘Dívčí válka’) - dankon al Stanislava por la rakonto! La distrikto ankaŭ enhavas la tri diablajn kolonjn kaj la bazilikon de sanktaj Petra kaj Pavla. Mi tre ĝojis ke la klubanoj unu post la alia rakontis pri vidindaĵoj. Poste ni tagmanĝis ĉe la restoracio V Podskalí. Estas mojoza klopodo de la klubo ke ili tradukis la menuon de tri restoracio al Esperanto. Do la esperantistoj de Graz ricevis esperantan menuon.

La centro de la bildo montras la bazilikon de sanktaj Petra kaj Pavla kaj flanke homoj promenas sur la trotuaro
Figure 1. Esperantistoj promenas kune en Prago

Posttagmeze ni denove iris al la ĉefa placo. La plej fama vidindaĵo de Prago estas la astronomia horloĝo ‘Pražský orloj’ uzanta ekde la jaro 1410. Fakte estas la plej malnova dumuzanta horloĝo de la mondo. Ni ankaŭ vizitis vidindaĵon apud la ĉefa placo, p.e. preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn. Vespere ni iris al restoracio ‘U Skřetů’ por manĝi kaj poste ludis bovlingon. Certe klubano Petr estis la venkisto kaj antingis pli ol 150 punktojn po ludo.

En la lasta tago, ni vizitis la parkon de ‘Maxe van der Stoela’ sed nia ĉefa vidindaĵo estis la distrikto ‘Hradčany’ kun la katedralo de sankta Vitus. Ni observis la gardistojn dum skipŝanĝo kaj nur estis malgranda grupo el turistoj dum ĉi tiu dimanĉo. La katedralo montras tre detalajn mozaikajn bildojn kaj havas belegan brunan koloron. La malsupra parto estas pli hela ol la supra parto pro lastatempa restaŭracio. Ĉar la distrikto estas pli alta ol la plimulto de Prago, ni trovis bonan vidpunkton por foti. Ni finis nian kunan promenon de Prago en la restoracio ‘Na Hradčanské’ (denove kun esperanta menuo).

Posttagmeze ni forveturis trajne al Graz. Mi tre ĝojis la afablajn homojn, la kunajn promenojn, kaj la urbo matene.

Konkludo

La praga klubo estas tre afabla kaj mi ĝojis la tempon en Prago. Koran dankon por ĉi tiu sperto al E-mental'!