Revjuo: Aŭstria Esperanto-Kongreso 2025

Skribite je la 2025-05-18 per 632 vortoj ✍️.
Parto de languages Esperanto reflection

Enkonduko

Ekde la 2-a ĝis la 4-a de Maio 2025, la unua Aŭstria Esperanto Kongreso okazis ĉe Graz. Graz estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio kaj mia eksloĝurbo. Lastatempe Ewald iĝis estro de la Aŭstria Esperanto klub (post sia tempo kiel Stiria estro) kaj li revis pri ĉi tiu evento. Afablaj Esperantistoj de pluraj landoj helpis realigi ĝin. Persone, mi ne kontribuis ĉar mi translokiĝis dum la organiztempo kaj mi nur prelegis.

Evento

La bildo montras grandan ĉambron kun diversaj Esperantaj flagoj kaj aŭskultaro

Dum tri tagoj, pluraj prelegoj okazis. Inter la prelegoj estis sufiĉe da tempo ĉar entute nur 14 prelegoj okazis. Nan ankaŭ kontribuis du sesionojn kun ekzercado de ĉigongo. Vendrede kaj sabate vespere okazis muzikeventon. Ĝenerale la prelegoj temis pri kulturoj kaj lingvoj. La kongresejo estis la partidomon de la urbestrino.

Mi mencios nur kelkajn prelegojn:

  • En “Sopiro je Senco”, Norina kaj Philipp klarigis kiel ili retrovas logoterapion en la Esperanto komunumo.

  • En “Unuiĝintaj Nacioj, kiel la reprezentantoj de UEA laboras tie”, Mireille raportis ŝian sperton kun reprezento de Esperanto en la UN.

  • La prelego “Gravaj sciencistoj de Graz kaj Stirio” estis mojoza ĉar mi certas ke ĉiu aŭskultinto lernis ion pri sciencistoj de Graz. Ŝi prezentis biografion de sciencistoj kaj iliaj gravaj rezultoj.

  • Mi lernis ke la preleganto Viŝnja nur lernis Esperanton por unu jaro nun kaj ŝi jam perfekte prezentis la temon “La vera genio: Spomenka Štimec”. Estis tre interesa prelego ĉar mi lernis pri la literaturo de multaj aŭtoroj kaj ŝi ankaŭ menciis la rilaton inter Esperanto monumento ĉe Graz kaj Zagreb. Mi tute ne sciis; mi pardonpetas.

    La bildo montras lumbildon de du monumentoj trovaĝante en Zagreb kaj Graz
  • En la prelego “Esperanto kaj Rumantsch Grischun”, mi lernis pri la Rumantsch Grischun lingvo parolante en Svislando. Mi tute ne sciis pri la lingvo.

  • Uli komparis diverslingvajn tradukojn de “La eta princo” de Antoine de Saint-Exupéry Statistika en sia prelego. Mi ne diras ke ĉiu statistiko estis interesa (ofte nur estis rezulto de la skribsistemo) sed li bone klopodis kolekti statistikajn rezultojn kaj plaĉis al mi.

    Ulrich dekstre prezentas la lumbildon maldekstre kiu montras statistikon pri la nombro de signojn per traduko
  • Amuze en la tria prelego, Mireille prezentis fotojn de diversaj landoj montre banoj, duŝoj, vestolavadoj, kaj necesejoj.

Mia propra prelego funkciis akceptable. Mi prelegis pri alireblo en cifereca kompostado. Mi volis paroli pri etiketataj PDF dosieroj, sed mi eksciis ke la temo estus tro teknika. Do mi plilongigis la enkondukon pri ciferecaj programoj. Antaŭ la prelego mi komprenis ke la kvar programoj ne taŭgas por 30 minutoj. Mi forigis miajn lumbildoj de du programoj kaj ekprezentis. Mi tre ŝatis miajn finajn lumbildojn sed ankoraŭ trovis akuzativan eraron dum la prelego. Finfine mi perfekte trafis la 30 minutojn sed mia parolo estis malbone. Mi konis la vortojn sed mi ne sufiĉe flue parolis pri la temo. Klopodu, Luko!

Mi ne parolis pri la diversaj interagoj de homoj. Mi parolis kun diversaj afablaj homoj. Tre plaĉis al mi ke diversaj Esperantistoj organizis libroservon, muzikon, sesion kun korpa ekzercado, kaj helpis realigi la eventon.

Konkludo

Estis malgranda evento de proksime 70 partoprenintoj. La organizo ne estis tiel bone, sed bone taŭgis por la partoprenaro. Dankon por la kontribuoj, Esperantistoj!