Enkonduko
La Esperanta klubo de Graz partoprenis en la eŭropa tago de lingvoj. Mi ĉeestis kaj helpis ĉe la stando antaŭ la ŝtuparo de Schlossberg. Amiko demandis artikolon pri la sperto. Voilá!
Eŭropa tago
Je la 26-a de septembro, la eŭropa tago de lingvoj okazis je la 25-a fojo. Ĉi tiu tago festas la pluralecon de eŭropaj lingvoj kaj konektas homojn kiuj interesiĝas pri aliaj lingvoj. Graz estas la 2-a plej granda urbo de Aŭstrio kaj havas multajn lingvajn influojn. Slovenio estas sufiĉe proksime kaj multaj slavlingvaj parolantoj loĝas en Graz aŭ vizitas la urbon. Lernantoj kutime elektas inter latinidaj lingvoj kiel la itala, la hispana, la franca, aŭ la latin mem. Plie Graz havas multajn universitatojn. Eksterlandaj studentoj studas en Graz por unu aŭ pliaj semestroj kaj oni povas havi bonan sperton lerni pri aliaj kulturoj malproksime de Aŭstrio. Mi mem interagis kun homojn de Kolombio, Sud-afriko, Ĉinio, kaj Japanio. Konklude, Graz havas realan sperton pri la temo kaj la festo ekokazis je la 9-a horo en la urbcentro ĉe Schlossbergplatz.

Dum la tago multaj prezentaĵoj rilate al lingvoj okazis. Je 10:45, Muhammed Dumanli prezentis siajn Poetry Slam tekstojn fokusita al kulturaj aspektoj. Je 13:15, dancogrupo organizis komunan ‘linian’ dancon. Ĉiu partoprenanto rajtis danci laŭ la instruo de organizantoj kaj la usonana kontrea muziko. Je 14:30, oni povis aŭskulti anglan teatron. Je 15:45, Simon Ošlak-Gerasimov legis sian tekston pri la slovena aspekto de Graz. Memoru ke Graz bazas sur la slovena vorto ‘gradec’ esperante ‘malgranda kastelo’.

La organizantoj de la festa tago preparis tri centrojn en la urbo. Unue, la proksima museo de Graz ofertis komunan urbpromenon pri lingvoj. Ili ankaŭ ofertis prezentaĵon pri la 30-jara membreco de Aŭstrio en la eŭropa unio. Due, multaj institucioj (p.e. urba biblioteko, pedagogika universitato de Stirio) ofertis specialan programon pri lingvoj en iliaj domoj. Trie, oni starigis tri tendojn ĉe Schlossbergplatz. Diversaj grupoj havis standojn en ĉi tiuj tendoj. ‘Institut culturel franco-autrichien’ klopodas pri pli bona rilato inter Francio kaj Aŭstrio. Ili ofertas franclingvajn kursojn. Aparte la ‘Integrationsreferat der Stadt Graz’ (urba institucio por integrado) kaj la eŭropa komisio en Aŭstrio prezentis sin. ‘deutsch in graz’ ofertas germanlingvajn kursojn por eksterlandanoj kaj prezentis ilin. Inter ili, ses esperantistoj subtenis la Epserantan standon. Esperanto havis tablon plenumita de libroj kaj lingvaj afiŝoj.

La interago kun interesuloj tre plaĉis al mi. Se oni mencias Esperanton, diversajn kategoriojn de respondo ekzistas. Viro ne konis Esperanton. Familioj kutime tuj klopodas instrui infanojn pri la elparolado de bazaj vortoj. Virino tuj respondis ‘estis bona ideo, ĉu ne? Sed ne funkciis, ĉu ne?’. Kiam ni interagis kun homoj de Indonezio, ni serĉis komunajn ecojn de niaj lingvoj.
Konkludo
Estis amuza tago por mi kaj taŭgis ke ni reprezentis Esperanton publike en ĉi tiu evento.