Rilato inter Esperanto kaj malfermfonta koda movado

✍️ Skribite je la 2024-04-08 per 1902 vortoj. Parto de languages Esperanto cs community

Enkonduko

Esperanto komencis je 1887 por la publikiĝo de la libro “Unua libro”. Hodiaŭ la “Fundamento de Esperanto” estas pli grava por la lingva projekto ol la unua libro, sed la diferencoj malgrandas. Ekde la komenco de la lingvo, la demando de la administracio estis grava. D-ro Zamenhof volis lerni per la historio kaj kontraŭ Volapuko ne sekvis la ideon de bonfarema diktatoro. Administracio? Bonfarema diktatoro? Tio memoriĝas min pri la libera malfermfonta koda movado kaj administraciaj modeloj. Ni diskutu!

Image “Second international labor conference” was manipulated to add text “Open source ideas from 1905”

Rimarkoj de Clemens Setz

La libro „Die Bienen und das Unsichtbare“ iĝis min kompari la lingvaj kaj programadaj projektoj. Ĉe paĝo 290 en sekcio „Die große Befreiung: Esperanto“ subsekcio „Herkunft“, la verkisto diras:

Open Source, das ist das wichtige Prinzip. Sprachenerfinder teilen sich in zwei Kategorien: Päpste und Programmierer. Charles Bliss war 100 Prozent Papst. Am Ende war er sogar ein Papst ohne Kirche, alle praktizierten die von ihm verwaltete Religion falsch, ohne Synode, ohne Dogma. Er allein blieb orthodox und treu, blind und gehorsam, bis zum Ende. Johann Martin Schleyer war ebenfalls eine päpstliche Erscheinung, er gab das Papstamt mit dem Tod an den Nächsten weiter.

Aber es gab auch Programmierer. Damit bezeichne ich jene Sprachenerfinder, die schon früh Testläufe und Beta-Versionen ihrer Sprache anzetteln und ihren source code möglichst rasch für die Öffentlichkeit zugänglich machen und die alle Teilnehmer zur Anreichung und Aneignung auffordern, die also auf jedes geistige Besitztum über ihre Sprache verzichten. Und Dr. Zamenhof war eindeutig ein Programmierer. 1905, beim allerersten Esperanto-Weltkongress, gab er mit mehreren Unterzeichnern eine 5-Punkte-Deklaration ab, die unter anderem die Feststellung enthält: »Esperanto gehört niemandem. Jeder Mensch kann es verwenden, wie er möchte.« Außerdem »Esperanto ist keiner rechtlichen Autorität unterstellt, weder einer staatlichen Behörde noch einer Person.« Man einigt sich auf das Betriebssystem, das sprachliche Fundament. Der Rest war beliebig erweiter- und ergänzbar.

— Original text from the book „Die Bienen und das Unsichtbare“

Mi provas traduki:

Malfermfonta kodo, tio estas la grava principo. Verkistoj de lingvoj disas en du kategorioj: Papoj kaj programistoj. Charles Bliss estis tuta papo. Finfine, li estas papo sen preĝejo. Ĉiu praktikis sian kontrolitan religion malprave; sen sinodo; sen dogmo. Li restis ortodoksa kaj fidela, blinda kaj obeema ĝis la fino. Johann Martin Schleyer ankaŭ aperis kiel papo. Li plusendis sian pontifikaj ideoj al sia heredonto kiam li mortis.

Tamen ankaŭ estis programistoj. Mi nomas verkistojn tielmaniere ke ili faris provojn kaj betajn versiojn en frua fazo de la lingva projekto. Ili malfermis la fonta kodo kaj petis sekvantojn pri riĉigo kaj uzado. Tielmaniere ili sin detenis de intelektuala posedaĵo de la lingvo. D-ro Zamenhof certe estis programisto. En 1905 ĉe la unua Esperanta monda kongreso, multaj subskribantoj subskribis deklaracion kun kvin punktoj. Ĉi tiu deklaracio enhavis ‘la aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin al la tuta mondo’. Aldone ‘Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo’. Do oni konsentas pri la operaciumo; la lingvistika bazo. La resto etendeblas.

Kunteksto: Charles Bliss verkis Blissimbolojn. Johann Martin Schleyer verkis Volapukon. L. L. Zamenhof (aŭ D-ro Zamenhof) verkis Esperanton.

Kunteksto de Esperanto

Planlingvoj ne estas malofta. Fakte verkistoj ĉiam ekzistadas. Ŝajnas al mi dum la 18-a kaj 19-a jarcento, homoj havis plian bezonon por interagi kulturojn. Do novaj planlingvoj aperis.

Nu mi vizitis la listo de planlingvoj de la angla vikipedio, prenis la tabelojn, normaliĝis la datumojn (p.e. “16-a jarcento” iĝis “1500”), kaj sortis la tutajn 128 planlingvojn per aperdato:

Utopian (1516), Logopandecteision (1653), Ruski jezik (1666), Unnamed language (1668), Solresol (1827), Communicationssprache (1839), Universalglot (1868), Volapük (1879), Volapük (1880), Esperanto (1887), Esperanto (1887), Mundolinco (1888), Bolak, "Blue Language" (1899), Tutonish (1901), Idiom Neutral (1902), Latino sine Flexione (1903), Ro (1904), Ido (1907), Ido (1907), Adjuvilo (1910), Quenya (1910), Zaum (1913), Sindarin (1915), Eskayan (1920), Timerio (1921), Interlingue (1922), Interlingue (1922), Basic English (1925), Isotype (1925), Novial (1928), Novial (1928), Medefaidrin (1930), Sona (1935), Khuzdul (1935), Esperanto II (1937), Syldavian (1938), Mondial (1940), E-Prime (1940), Tsolyani (1940), Interglossa (1943), Plain English (1948), Blissymbols (1949), Blissymbols (1949), Newspeak (1949), Interlingua (1951), Interlingua (1951), Bordurian (1954), Loglan (1955), Intal (1956), Romanid (1956), Lingua sistemfrater (1957), Special English (1959), Lincos (1960), Neo (1961), Babm (1962), aUI (1962), Teonaht (1962), Spocanian (1962), Nadsat slang (1962), Guosa (1965), Lingua Franca Nova (1965), Unilingua (now Mirad) (1966), Vulcan (1966), Arcaicam Esperantom (1969), Afrihili (1970), International Sign (1970), Kobaïan (1970), Eurolengo (1972), Lapine (1972), Interlac (1973), Pakuni (1974), Glosa (1975), Kotava (1978), Ithkuil (1978), Kotava (1978), Klingon (1979), Damin (1980), Gargish (1981), Láadan (1982), Simplified Technical English (1983), Láadan (ldn) (1984), Uropi (1986), Lojban (1987), Lojban (1987), Poliespo (1990), Runyakitara (1990), Romániço (1991), Palawa kani (1992), D’ni (1993), Attempto Controlled English (1995), Verdurian and others (1995), Europanto (1996), Unish (1996), Baronh (1996), Brithenig (1996), Goa’uld (1997), Lingua Franca Nova (1998), Parallel English (1998), Slovio (1999), Toki Pona (2001), Atlantean (2001), Wenedyk (Venedic) (2002), Globish (2004), Ku (2005), Loxian (2005), Enchanta (2005), Romance Neolatino (2006), Slovianski (2006), Mänti (2006), Hymmnos (2006), Sambahsa-Mundialect (2007), Dritok (2007), Neoslavonic (2009), Budinos (2009), Kēlen (2009), Naʼvi (2009), Moss (2009), Lingwa de planeta (2010), Interslavic (2011), The Dothraki (2011), Barsoomian (2012), Trigedasleng (2014), Belter Creole (2014), Kiliki (2015), Beama (2016), Wenja (2016), Interslavic (2019), Romulan (2019).

Evidente Esperanto de 1887 nur estas unu el pluraj planlingvoj kaj havas la 10-an ejon en la listo. Esperanto havis la eblecon lerni de naŭ antaŭaj planlingvoj. Ĉu okazis progreson pri administracio?

Mi ne trovis ion pri administraciaj aspektoj de la naŭ lingvoj per rapida TTT serĉo. Nu mi trovis solan reddit diskuton kun notoj de demandulo. Do ni sekvas per la argumento de Clemens Setz por kompari {Blissimbolojn, Volapukon} kontraŭ {Esperanto}.

Deklaracio pri Esperanto (1905)

La Deklaracio pri la esenco de Esperantismo efektiviĝis en la jaro 1905 kaj difinas la rilaton inter la Esperanta movado kaj la fondista. Clemens Setz menciis enhavantan frazon:

  1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj[1].

  2. Lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo: Esperanto.

  3. La aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin al la tuta mondo.

  4. La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas la Fundamento de Esperanto.

  5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo.

Per punkto 4, Zamenhof rezignis pri la diktatoreco de la lingva projekto kaj donis ĝin al la tuta mondo. Punkto 3 difinas senlimatan uzadon de Esperanto por ĉiu ĉie. Ni komparu ĉi tiun al al malfermfonta koda movado (angla mallongigo: FOSS):

Libera programaro

GNU difinas ‘liberan programaron’ per kvar liberecoj:

  1. La libereco ruli la programaron, por iu ajn celo (libereco 0).

  2. La libereco studi kiel la programaro funkcias kaj ĝustigi ĝin laŭdezire (libereco 1). La ebleco akiri la programarofonto necesas por ĉi tio.

  3. La libereco disdoni kopiojn de la programaro por helpi viajn kunulojn (libereco 2).

  4. La libereco plibonigi la programaron kaj publikigi viajn plibonigojn por la profito de la tuta komunumo (libereco 3). La ebleco akiri la programarofonton estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.

Ni observas ke la tria punkto de Esperanta deklaracio tre similas al libereco 0. En la kazo de Esperanto, la publikiĝo de La unua libro (kaj la sekvanta - sed malpli grave - Fundamento de Esperanto) estis multekosta kaj klopodita afero. La demando de redistribuo restis la rajto de la eldonejo; kontraŭ GNU kiu mencias la aferon per libereco 2 kaj 3.

Malferma kodo

Sed GNU havas disputataj limitaj vidpunktoj pri la afero, ĉar GNU reklamas la Copyleft klaŭzo por licenci programarojn. GNU ankaŭ havis disputatan estron. Do mi ne volis sekvi diskuton pri la GNU manifesto kaj la malferman leteron de Bill Gates al ŝatokupuloj.

Alie oni eble akzeptas open source initiative kiel aŭtoritato. OSI difinas tiujn liberecojn kiel ‘malferma kodo’:

  1. Libera redistribuo

  2. Kunmetaĵo kaj distribuo de fonta kodo

  3. Devenata verkoj

  4. Integreco de la kodo de la verkisto

  5. Sendiskriminacio de homoj kaj grupoj

  6. Sendiskriminacio de uzadkampoj

  7. distribuo de licenco

  8. Licenco ne rajtas apartigi produkton

  9. Licenco ne rajtas limigi alian programon

  10. Licenco devas esti teknologie neŭtrala

La punkto 6 interesas min ĉi tie. Detale la punkto diras ke la verkisto ne rajtas limigi la uzadon de la programo al aparta kampo. Oni rajtas uzi la programon por ĉiu kaŭzo. Punkto 4 postulas “la licenco povas limigi distribuon de la redakta fonta kodo nur se la licenco permesas distribuon de ‘flika dosiero’ kun la fonta kodo por kialo de redakti programon ĉe asembla tempo”. Tielmaniere, kontraŭ Esperanto, ilo ekzistas por (mal)permesi la verkiston postuli redakteblecon. Pri Esperanto la libro Fundamento de Esperanto estas la unua vera autoritato de la lingvo kaj ĉiu rajtas fari senkontraŭdirajn ŝanĝojn.

Licenco kontraŭ administracio

Sed licencado ne estas la punkto de Esperanto. Esperanto volis difini administracion. Licencoj difinas regulojn por distribua kaj redakta rajtoj. Ni diskutu administraciajn modelojn.

Nu la modeloj estas vastaj. La bonfarema diktatoro estas sampopulara kiel demokrataj aliroj. Demokrataj procesoj ekzistas en la debian projekto. La verkisto de python rolis bonfarema dumviva diktatoro sed ĉesis antaŭ kelkaj jaroj. La verkisto de PHP publikigis la programaron, por kelkaj jaroj kompanio Zend administris, poste enkondukis pli demokrata proceso (voĉdono en la PHP grupo), kaj finfine la PHP fondaĵo administraciadas. rust ĉiam (almenaŭ la eldono 1.0) havis laborgrupojn kiuj voĉdonis kaj decidis pri ŝanĝoj.

Finfine ni ne povas ĵeti la Esperantajn ideojn de 1905 al novaj punktoj, sed mi kredas ke ni havas intuicion ke ideoj malapartas. La ĉefa punkto pravas: Esperanto havis la ideojn simile al libera malfermfonta kodo multaj jaroj antaŭe.

Konkludo

  • Teksto de Clemens Setz temas pri verkistoj. La verkisto de Esperanto, kontraŭe Volapuko aŭ Blissimboloj, rezegnis personajn rajtojn.

  • GNU (je 1980) difinis liberecojn por siaj programaroj por garantii servecon por vasta komunumo kiel Esperanto en 1905.

  • Oni ne povas limigi uzadon de Esperanto kaj FOSS por apartaj kazoj.